SkyTrain (Vankuvero)

STVSkyTrain (Vankuvero) SkyTrain (Vankuvero)
automated rapid transit
Ĝeneralaj informoj
Loko Vankuvero (Brita Kolumbio, Kanado)
Transportsistema speco Metroo
Komenco de trafiko 11-a de decembro 1985
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 79,6 km
Nombro de linioj 3
Nombro de veturiloj 298
Nombro de stacioj 53
Aliaj informoj
Pasaĝeroj tage 160 milionoj (2018)
Traklarĝo 1 435 mm
Transportisto TransLink
vdr

SkyTrain (angle ĉieltrajno) estas la metroa sistemo de Vankuvero (Kanado). Ĝiaj trajnoj veturas aŭtomate, sen stiristo. Ĝiaj trakoj plejparte ne estas sub-, sed superteraj, sur pilieroj.

En 2010 SkyTrain havas reton de 68,7 km kun 47 stacioj; per tio ĝi estas la plej longa aŭtomata fervoj-sistemo en la mondo kaj la plej longa urba fervojo de Kanado. Ĝi konsistas el tri linioj; ĉiuj komenciĝas en stacio Waterfront:

Ekzistas plano pri kvara linio (Evergreen Line), inter Lougheed kaj Douglas.

La du unuaj linioj estas administrataj de British Columbia Rapid Transit Company. La Canada Linion prizorgas la kompanio Protrans BC; ĝi ankaŭ uzas alispecajn veturilojn ol la aliaj du.

Reto de SkyTrain (Vankuvero)

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search